Batalo de Singapuro

Britaj trupoj kapitulaciantaj antaŭ la japanoj.

La batalo de Singapuro okazis en la Fronto de Sudorienta Azio de la Dua Mondmilito kiam la Japana Imperio invadis la britan koloni-urbon Singapuro. La luktado en Singapuro daŭris el 7a al 15a de februaro 1942.

Tio okazigis la falon de Singapuro — nome ĉefa brita militbazo en Sudorienta Azio — antaŭ la japanoj estritaj de la generalo Tomojuki Ĝamaŝita kaj ĝi estis la plej granda kapitulaco de la britaj militistoj de la historio. Proksimume 80.000 aŭstralianoj, britoj kaj hindianoj estis kaptitaj prizonuloj, kiuj unuiĝis al ĉirkaŭ 50 000 soldatoj plie kaptitaj de la japanoj en la Kampanjo de Malajzio.

La ĉinoj, nome hegemonia loĝantaro en Singapuro, estis haviginta dum multe da tempo materialan helpon al Ĉinio en ties defenda milito kontraŭ Japanio. Tiu estis unu el la tialoj por la japana invado de Singapuro kaj de la postaj barbaraĵoj truditaj de la japana okupacio kontraŭ ĉinoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search